Kvakera Paca kaj Sociala Atesto

Kvakera Paca kaj Sociala Atesto
internacia ne-registara organizaĵo
Komenco 1927 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Kvakera Paca kaj Sociala Atesto (angle Quaker Peace & Social Witness, akronime konata QPSW, antaŭe Friends Service Council, ankaŭ konata kiel la Alilanda Misia Societo de Amikoj) estas helporganizaĵo kiu estis fondita en 1927 en Britio, kun originoj en la kristana konfesio Religia Societo de Amikoj (la "Kvakeroj").

Fondita en 1868 kiel la Eksterlanda Misia Asocio [1], la organizaĵo dediĉas sin al reklamado de la atestoj de britaj kvakeroj laŭ egaleco, justeco, paco, simpleco kaj sincereco kaj laboras kune kun grandaj lokaj kaj internaciaj premgrupoj.

La organizaĵo ricevis la Nobel-premion pri paco en 1947 kune kun sia fratina organizaĵo la American Friends Service Committee en Usono, nome de la kvakeroj.

Ilia tasko estis helpi senhavulojn kaj malsanulojn, batali sklavecon kaj ke virinoj ricevu pli da rajtoj. Dum la Dua Mondmilito, ili establis hospitalojn por armea personaro kiuj estis vunditaj en malamikecoj .

  1. Friends Beyond Seas. — London: Headley Bros. Publishers, 1916. — С. 65. — 256 с.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search